Eldonejo  Libera

Nova libro!

 

Mi, Roki. Hundaj kaj kataj historietoj

 

 Tiu ĉi libreto prezentas malgrandajn, ĉiutagajn aventurojn de hundoj kaj katoj, kaj ilian percepton de la mondo. La historietoj taŭgas por ĉiuj kiuj ŝatas hundojn kaj katojn kaj serĉas facilan legaĵon. 

 

 39 paĝoj, kolore ilustritaj, formato A5, ISBN 9781470987312.

 

 Prezo: 9 eŭroj

 " Platlando -  romano de multaj dimensioj  de Edwin Abbott Abbott 

 

Platlando priskribas dudimensian mondon, kies loĝantoj estas plurlateroj, dividitaj en malsamajn kastojn laŭ la nombro de siaj lateroj. La cirkloj estas de la plej alta kasto, kaj la rektaj linioj, la virinoj, apartenas al la plej malalta.

 

La rakontanto, humila Kvadrato, klarigas al la legantoj kiamaniere la socio estas organizita kaj montras ĝiajn malfacilaĵojn en sprita maniero. 

 

Krom tiu ĉi dudimensia mondo, povas ekzisti ankaŭ 1- kaj 0-dimensiaj mondoj. Sed, ĉu ekzistus ankaŭ 3- kaj eĉ 4-dimensiaj mondoj?

 

Tiu ĉi romano estas delicaĵo por ŝatantoj de matematiko, pli precize geometrio, sed samtempe ĝi estas satiro kiu kritikas la socian hierarkion en la viktoriana epoko en kiu Abbott vivis.

 

158 paĝoj, A5, ISBN 978-1-4716-5385-8

 

Prezo: 10 eŭroj.

Vi povas trovi niajn librojn en la jenaj retbutikoj: